Robert Weemeyer ([info]weemeyer) wrote,
@ 2005-01-12 23:00:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Finfine mia unua enskribo
Taglibroj malplenaj estas tedaj, ĉu ne? Tial jen finfine mia unua enskribo.

Dum la pasinta semajnfino mi gvidis Esperanto-kurson por komencantoj en Berlino. Ĉeestis ok lernantoj diversaĝaj (inter 19 kaj 62 jaroj). Ĉiuj tre lerte lernis.

Kvar el ili estis nejunuloj, inter ili la patrino de Anna-Laura kaj David-Emil, kiu finfine volis lerni Esperanton. (Ŝiaj edzo kaj gefiloj jam parolas ĝin dum multaj jaroj.)

Krome estis mezaĝa ĵurnalistino, kiu vendrede ĉeestis la grupkunvenon de Berlinaj Studentoj-Esperantistoj (BSE) por verki artikolon pri junaj Esperanto-parolantoj. Ĝi aperos en gazeto por junaj plenkreskuloj, kiun dissendas AOK Berlin (tre granda loka asekur-firmao pri malsano) al siaj ĉi-aĝaj membroj. Ni invitis ŝin iom ĉeesti la kurson sabate, kaj ŝi eĉ restis la tutan tagon! Ŝajne ŝi iom pli interesiĝas pri Esperanto ol nur pro la artikolo. ;-)

Kaj ĉeestis tri junuloj, Sophia, Martin kaj Klaus. Ĉiuj tri tre interesiĝis (Klaus eĉ volas aliĝi al Internacia Junulara Festivalo). Tial mi iom miris, kial Sophia kaj Martin ne venis al la dua lernotago dimanĉe. La kialon mi intertempe eksciis: Ili sendis al mi retleteron - en Esperanto! Ili pardonpetis pro la foresto - ĉar ili malsanis - kaj demandis min, ĉu mi povus sendi al ili la tekstojn ktp., kiujn ni prilaboris dimanĉe. Ili volas nepre plulerni! :-)

Mi kore dankas al Stefa kaj [info]pauxlo, kiuj treege helpis dum la kurso kaj prizorgas la bongustajn manĝaĵojn!

Se vi konas iun, kiu eble interesiĝas pri kurso por komencantoj aŭ komencintoj en Berlino, montru al ŝi/li nian paĝaron pri la sekvaj kursoj.

Alia tre bela surprizo estis longega (ok-paĝa!) letero de Luisa al BSE, kiu alvenis sabate. Luisa, 17-jara lernantino, estas membro de nia grupo, sed nun pasigas unu jaron en Sudafriko. Estis tre interese kaj amuze legi ŝian raporton pri la vivo en kvartalo kaj lernejo, kiel vere ĉiuj estas nigruloj - escepte de ŝi. Kaj estas tre ĝojige, ke ŝi ŝajne fartas tre bone.

Kaj alvenis letereto de [info]karulin. Kiel ŝi skribas en sia taglibro, mi infektis ŝin per stenografio dum IS. Nun ŝi sendis al mi kelkajn liniojn en bela stenografio. Ĉion mi povis tuj legi, enestis nur malmultaj eraretoj. Estas tre bele scii, ke nur mi frenezas pri tre diversaj aferoj ...

Ĉu mi regule skribos ion en tiun ĉi taglibron, mi ege pridubas. Sed jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiujn mi ne volis prisilenti.



(Post a new comment)

resaluton
[info]navavar
2005-01-13 01:14 am UTC (link)
Mi jhus retskribis al vi. Plua demando: chu via kutima skribo estas acha? Oni diras ke la stenografio malbeligas la kutiman skribon.

Yenovk

(Navavar che livejournal)

(Reply to this) (Thread)

Re: resaluton
[info]weemeyer
2005-01-13 02:50 pm UTC (link)
Ne, mia kutimo skribo estas sufiĉe klara. Multaj homoj malbeligas sian skribadon per tro rapida skribado. Tio ĉe mi ne necesas - se mi volas skribi rapide, mi uzas stenografion. :)

(Reply to this) (Parent)


[info]junas
2005-04-13 10:46 pm UTC (link)
prave, sed timu pro tio ke oni povas pigri legi longajn mesaĝojn :-)


> Taglibroj malplenaj estas tedaj, ĉu ne? Tial jen finfine mia unua enskribo.

(Reply to this)


[info]karulin
2005-05-10 08:43 am UTC (link)
Kio pri la dua enskribo kiun vi anoncis? ;)

(Reply to this)

ne nur Krakovo kaj Berlino estas vizitindaj
[info]a2na
2005-08-10 10:46 am UTC (link)
ankau Vroclavo!!!
vere:))

(Reply to this)

Hello!
(Anonymous)
2007-05-20 11:09 am UTC (link)
a long ago for you was not
a resource is a class !!! if yet admin replied to letter which I wrote him right here there is a lot of interesting information
< a href= http://lesbian-cam.premium10adult.info/free-lesbian-sex-web-cam.html >free lesbian sex web cam </a> all whole ? while

(Reply to this)

Thank You for site
(Anonymous)
2007-08-27 11:09 am UTC (link)
Thank you for your site. I have found here much useful information.
Good site ! ;)

(Reply to this)

Проститутки Киева интим dosug sex Индивидуалки
(Anonymous)
2008-02-03 09:43 pm UTC (link)
Проститутки Киева досуг dosug sex Девочки
наш сайт http://kurtizanka.com.ua
kurtizanka.com.ua

(Reply to this)

What i can find on this forum ? I new here
(Anonymous)
2008-04-06 02:37 am UTC (link)
HELLO ALL. LOOK FREE SEX VIDEOS:
http://sexvideos.createblog.com/blog/entry.php?id=9167

(Reply to this)

What i can find on this forum ? I new here
(Anonymous)
2008-04-10 08:30 pm UTC (link)
Hey people. Best canadina pharmacy here:
http://ambien.blogulster.co.uk/2979338/

(Reply to this)

rSimOxlDuhpsDdDfb
(Anonymous)
2008-08-27 06:44 am UTC (link)
K4Ps3h hlgo8G3bdDa2Nx

(Reply to this)

Everybody go
(Anonymous)
2008-08-27 12:23 pm UTC (link)
Неплохая тема для хорошего форума. Если вы так не думайте, то не пищите сюда и всё!
Я думаю это не сложно!

(Reply to this)

FbfuKoWpIJXAEUKZTIF
(Anonymous)
2008-09-27 11:34 pm UTC (link)
I'm happy very good site

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…